De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

La perfekta tujmesaĝilo (2016-03-07)

Mi uzas la interreto ekde pli ol dudek jaroj kaj havis multajn tujmesaĝilojn antaŭe: AIM, ICQ, MSN, Yahoo kaj kiel ili ĉiuj nomiĝis. Ili akumuliĝis laŭlonge de la tempo, ĉar ĉiuj en mia amikaro uzis ion alian. Sed laŭlonge da tempo aliaj tujmesaĝiloj fariĝis pli ŝatata, ekzemple Facebook, WhatsApp oder Line, tre ofte kiel anstataŭaĵo por la tre multekosta SMS en poŝtelefonoj. Kaj kio okazis al la malnovaj tujmesaĝiloj? La homoj ĉesis uzi ilin!

Mi ne ŝatis ĉiujn la tujmesaĝilojn, kiuj estis sur mia komputilo kaj mi ne volis instali plu, nur por malinstali ilin denove, ĉar la miaj amikoj ĉesis uzi ilin denove. Cetere komercaj tujmesaĝiloj estas tre kritikita pro siaj malbonaj datumaj protektoj kaj monitoradoj de siaj uzantoj. Kaj kial mi devas ĉiam adapti kaj kuri post la aliaj kiel lemingo? Do mi komencis serĉi prudenta tujmesaĝilo por uzi por mi.

Ĝenerala ecoj

Antaŭlonge estas sufiĉe, ke oni povas sendi kaj ricevi tekstaĵoj kaj ke oni povas vidi, se siaj amikoj estas enrete. Hodiaŭ tujmesaĝiloj devas transferi dosieroj, voĉo kaj video aŭ montri la enhavo de la ekrano al la alia, kaj ebligas babilado en grupoj, ktp. Por mi persone, verŝajne estus sufiĉe, ke tujmesaĝilo havus ĉeestomontradon, tekstmesaĝojn kaj dosiertransigon. Eble ili devus ankaŭ havi voĉtransferon, sed mi ne bezonas ĉiojn aliajn funkciojn, kioj oni trovas en nuntempajn tujmesaĝilojn.

Malferma normo aŭ poseda protokolo

Plej multaj tujmesaĝiloj estas administrataj de unu firmao. Tiu signifas, ke tiu firmao decidas, kiel la tujmesaĝilo funkcias, pri la protokolo, kiel la kliento aspektas, kiaj mastrumaj sistemoj ili subtenas. Kaj la plej grava kriterio: La firmao decidas se vi povas kontakti aliajn tujmesaĝilojn! Kutime vi nur povas kontakti homojn kun la sama tujmesaĝilo, ĉiuj firmaoj volas, ke ĉiuj homoj uzes ILIAN tujmesaĝilon. Sed tio ne okazas kaj ni devas instali dekduo tujmesaĝilojn denove.

Laŭ mi, oni ĉiam devus uzi malfermitaj protokoloj por komunikado. Imagu, ĉiu retpoŝt-provizanto malpermesas kontakti aliajn retpoŝt-provizantojn. Por viaj geamikoj ĉe GMX vi bezonas konto tie, por la tubisto, kiu uzas T-Online, vi bezonas retpoŝtadreso ĉe T-Online, kaj por skribi al viaj gepatroj vi bezonas konto ĉe Googlemail! Kaj por ricevi la retmesaĝojn vi bezonas la propran programon de ĉiu provizanto. Sonas freneza, ĉu ne? Sed tio estas ekzakte la situacio ĉe la tujmesaĝiloj hodiaŭ!

Centra aŭ malcentra sistemo

Centra sistemo havas grandan avantaĝon, ĝi povas esti administrata centra. Tio estas tre praktika, sed signifas por la uzanto, ke la firmao de la tujmesaĝilo havas la tutan kontrolon pri la sistemo. Ĝi povas ŝanĝi la protokolo, li povas lokaŭtigi unuopaj homoj, ĝi eĉ povas malŝalti la tutan tujmesaĝilan servon! Ankaŭ pri tio estas tre bona komparo kun la malcentra organizita sistemo de retpoŝto. Kiam mi ne plu ŝatas mian provizanton, mi simple serĉas alian! Alia ebleco estus samtavola reto, kion oni ne nur povas uzi por kontraŭleĝa dosierinterŝanĝo, sed por babilsistemo, kio ne facilo povas malfunkciadigi.
Mi pensas, estas evidente, kion mi preferas. ;-)

Ĉifrado kaj privateco

"Scio gravas, ne scii ankaŭ ne gravas!" Tio ne estas tute ĝusta, scii nenion estas pli bone en dubo - kiam ni parolas pri la scio de la provizanto pri siaj uzantoj kaj la tekstoj kaj dosieroj, kion la uzantoj transferas. Mi scias, ke ekzistas la granda grupo da homoj, kiuj havas nenion por kaŝi. Eble ili vere havas neniam problemojn kun siaj datumoj. Sed scio estas potenco kaj ekde la eldonaĵoj de Edward Snowden ni scias, ke ni estas tute superrigarditaj kaj ke la datumoj ankaŭ estas taksataj.
Laŭ mia opinio, ni devus nur komuniki ĉifrita en la interreto. Unue ni protektas nin mem kaj per nia agmaniero ni ankaŭ protektas aliajn homojn, kiuj vere volas aŭ devas kaŝi ion. Ĉiuj devus havi la eblecon por komuniki private kun aliajn!

Solvo: Kio nun estas la perfekta tujmesaĝilo?

Nu, se ni rifuzas tutajn posedajn tujmesaĝilojn de unu provizanto kaj kun centra sistemo, preskaŭ restas nenio. Mi nur povas pensi pri du sistemoj, kiujn oni povas uzi, kaj ambaŭ havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

La unua sistemo estas XMPP (ekstera), ambaŭ konata kiel Jabber. XMPP estas standardigita sistemo, kiu estas strukturita simile al retpoŝto kun malcentralizitaj serviloj. Ĉifrado eblas per OTR (ekstera), sed ne estas subportita de ĉiuj Klientoj kaj ofte bezonas ekstra agordo. Tial ĝi estas verŝajne tro komplika por multe da homoj. Rettelefonado kaj videokonversacio ne funkcias bone malgraŭ normigado laŭ mia sperto escepte kun Jitsi (extern), sed kiam vi uzas NAT-enkursigilo nur Jitsi funkcias. Jitsi estas tre bona, sed havas tro multe da konfuzantaj opcioj por la normala uzanto. Se ĉiuj XMPP-klientoj havus bonan subporton por OTR, rettelefonado kaj videokonversacio, XMPP estus bonegan sistemo.

La dua kandidato estas Tox (ekstera). Tox devas esti alternativo por Skajpo, sed tute sen serviloj! Tox subportas babilado, grupa babilado, rettelefonado, videokonversacio, dosiertransfero, fora komunigo de labortablo - kaj ĉiuj ĉifritaj. Kaj la ĉifrado funkcias sen iu ajn ago fare de la uzanto! Nuntempe estas malmulte por kritiki. Estus ekzemple la manko de nekonektitaj mesaĝoj - kio estas malfacile aŭ tute ne realigebla en senservila reto. Krome ne ekzistas konstantaj babilejoj, tio ankaŭ estas problemo de la senservila reto. Kaj laste, la sistemo ankoraŭ estas evoluigata. Se tio ne timigas vin, vi povas elŝuti kaj testi unu el la klientoj, mi ŝatas QTox (ekstera) tre multe.

Ebla tria kandidato estus RetroShare (ekstera). RetroShare ne estas programo por dividi dosierojn, sed oni ankaŭ povas uzi por ĝin. Ĝi estas simila organizita kiel Tox, senservila kaj ĉifrita kaj ofertas kutimajn tujmesaĝilajn funkciojn kaj pli. Ŝajne oni ankaŭ povas krei konstantajn babilejojn tie, sed mi devas unue rigardi tion. Granda problemo: RetroShare ne funkcias per poŝtelefonoj! Ĉi tio igas la programo malinteresa por multe da uzantoj, sed mi neniam volis babili per poŝtelefono. Sed mi ankaŭ ne ŝatas telefoni longe kun poŝtelefono, kiam mi estas survoje. Eble mi estas iometa anormala. ;-)