De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Komputilejo

Komputiloj ne nur estas mia labora, sed ankaŭ mia hobio. Ĉio komenciĝis per la C64, kiun mi aĉetis per mia konfirmmono. Aktuale mi uzas kutiman personan komputilon, sed eble mi iam ajn iros al Makintoŝo. Ni vidu, kion algvidos la estonteco ...

Mi tre rapide komencis programi kaj interesis pri la operaciumo de la komputiloj. Mi jam programis en 6502-asembla lingvo, Paskalo, Basic, Visual Basic kaj diversaj skriptaj lingvoj. Nuntempe mi tamen programas nur por mia laboro. Mi konas la indiĝenan operaciumon de la C64, GEOS, DOS, Vindozo ekde la versio 95 ĝis la aktuala versio kaj diversajn Linukso-distribuciojn. Kaj mi ankaŭ vidis kelkajn ekzotajn operaciumojn. Mi certe volas rigardi FreeBSD iam ajn estonte.

Mi estas Linukso-uzanto, do mi plejofte nur administras mian komputilon. ;-) Ne, malgraŭ ĉiuj antaŭjuĝoj kontraŭ Linukso, mi uzas mian komputilon por tuta normala aferoj: retumado, programado, muziknotado, aŭskultado de muziko, spektado de filmoj, ludado, ktp.
Iujn el miaj memverkitaj programoj estas elŝuteblaj ĉi tie. Ĉiuj programoj kompreneble estas senpagaj. La aŭtorrajto estas ĉe mi kaj la uzado de la programoj estas sub via propra risko.Mi ne respondecas pri eventuala damaĝo.