De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Mia komputilo

Mi komencis ĉirkaŭ 1989 per C64 (ekstera), ĉirkaŭ 1997 mi aĉetis tute konstruitan komputilon kun Vindozo 95b, sed hodiaŭ mi preferas konstrui miajn komputilojn mem. Vi akiras simple la plej bonan komputilon por viaj postuloj kaj povas akiri bonan aparataron, kiu daŭros longe. Kaj se oni volas interŝanĝi ion, oni povas interŝanĝi uno parto sole anstataŭe aĉeti tutan novan komputilon.

Alia avantaĝo de memkonstruita komputilo estas, ke oni povas preni la aparataro, kiuj funkcias plej bone kun la dezirata operaciumo. Tio estas Linukso miaokaze. Komence mi nur estis scivolema kaj volis eksperimenti kun la alia operaciumo, sed rapide mi ankaŭ ŝatis la aliajn avantaĝojn kiel stabileco, sekureco kaj adaptigo al miaj bezonoj. Vindozo pliboniĝis en multaj aferoj, sed ankaŭ en aliaj aferoj ĝi plimalboniĝis. Mi trovas la interfaco pli malbona de versio al versio kaj sentas min pli kaj pli patronata. Microsoft scias ekzakte, kion mi volas kaj kiel mi faras ĝin la plej bone. Pardonu knaboj, mi ne volas tion!

Mi komencis 1998 per SuSE 5.3 (ekstera), poste kiam mi malkontentis pri iuj SuSE-evoluoj, mi provis diversajn distribuojn kaj fine uzas Arch-Linukso (ekstera) nun. Oni ja devas konfiguri la tutan operaciumon mem, sed tio ne gravas, ĉar one ne instalas sian Linukso-operaciumo tre ofte. Kaj Arch-Linukso estas tre facile vartebla kaj malkomplika. Nun, almenaŭ por longtempa Linuksulo kiel mi. ;-)
Poste kiam KDE (ekstera) forpelis min per la malfama versio 4 kaj la abolado aŭ malbonigado amataj programoj, mi ŝanĝis al Xfce (ekstera) kaj ŝatas ĝin tre multe. La grafika fasado estas malgranda (koncerne la uzado de memoro kaj la eblaj opcioj), sed ĝi havas ĉion, kion mi deziras.

Mia labortablo sen fenestroj

Mia nuntempa labortablo. La panelo suben uzas la novan 'inteligentan' moduson, kiu aŭtomate kaŝas la panelon kiam ĝi estas kovrita de alia fenestro. Estas bonega, mi multe pli ŝatas ĝin ol kompleta aŭtomata kaŝado!

Mian labortablo kun malfermitaj fenestroj

Ĉi tie vi povas vidi Xfce en ago, konvene al la malpeza labortablo, mi uzas malpezan temon kun helbluajn kaj blankajn kolorojn. La temo nomiĝas Clearlooks-Phenix (ekstera), la bildsimboloj estas Gartoon-Redux (ekstera) kaj kiel tiparo mi uzas ComicNeueSansID (ekstera) (simila al MS Comic Sans). Mi ankaŭ ŝanĝis la terminalprogramo al nigro-sur-blanko kaj konfiguris diversajn programojn en la terminalo simile. Ho, kiel startmenuo mi uzas la bonegan Whisker-menuo (ekstera), kion mi nur povas rekomendi, ĝi estas simplega, stabila, rapida - bonega!