ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Etaj programoj
Kennung
Kennung estas malgranda ilo, kiu starigas la sekvan videblan
uzantnomon pro vidozo. Tio estas tre praktika, se vi subportas homojn,
kiuj ĉiam forgesas siajn uzantnomon.
La programo funkcias ĉe NT4, Vindozo 2000, Vindozo XP, Vindozo Vista kaj Vindozo 7.
Ĝi ankaŭ devus funkcii kun 64 bitoj kaj kun UAC.
Clip2File
Clip2File estas ilo por la komanda linio, per kio oni povas skribi la
enhavo de la tondujo en dosieron. Tio funkcias nur kun plata teksto sen aranĝoj.
Se nenio estas sur la tondujo, malplena dosiero estos skribita. Samnoma dosiero
estos anstataŭigita.
Por helpo nur tajpi "clip2file.exe /?".
Thommys Tea-Timer
Jes, tio estas ekzakte, kio mankis: Malgranda alarmhorloĝo, kiu atendas en la
taskopleto (apud la normala horloĝo) kaj informas nin per malgranda fenestro kaj
afabla melodio, ke ni devas preni la teosako el la teo. Cetere mia versio estas
multlingva (sed bedaŭrinde ne en Esperanto). Tio programo ne gravas por la mondo,
sedo por mi, ĉar mi ofte forgesis mian teon, kiam mi sidas ĉe la komputilo...
:-)
Se vi tradukis la programo al alia lingvo, vi povis alsendi la tradukado al mi
per mia retpoŝta formularo.
TV-Star
Nun, kiam mi estas fiera posedanto de DVB-T-bastoneto, mi kompreneble volas uzi ĝin ankaŭ kun Linukso. Teorie oni povas uzi mplayer ĉe la ŝelo, sed la komandoj estas tro longaj por mi por memori. Kaj la grandega videoprogramoj estis tro grandega por mi. Do mi verkis malgrandan skripto, kiu efektive nur donas komanojn al mplayer. Oni povas listo de televidstacioj, televidi, registri filmon en specifa tempo kaj vidi ĉi tiujn filmojn. En la versio 0.7 ekzistas eĉ la ebleco por konverti MPEG-fluformo en normalajn MPEG2-dosierojn per ffmpeg. Do, ĉiujn vi bezonas por DVB-T-bastoneto.
Megatron
Jes, mi ankaŭ programis ludon, nome Megatron! Tron estas ludo bazita sur
la samnoma filmo
de Walt Disney (ekstera). Ĉi tiu versio estas bazita sur la ideo
de la C64-versio "Ultimate Tron".
Eble kelkaj homoj nun ĝemas "Ho ne, ne ankoraŭ alia versio de la tron-ludo!",
sed mia versio havas pli da funkcioj:
- maksimume ses ludantoj
- "eskapi" estas eble
- multkolora reĝimo
- diversaj rapidoj
- hazarda elekto de rapido
- obstakloj en la ludareo
Kiam vi havas tri aŭ pli da ludantoj, la amuzo vere komenciĝas! Plej malfrue, kiam oni ne plu scias, kiu ludanto havas kiu punkto en la ludareo! Sed honeste, la ludo estis programita por DOS kaj ne funkcias bone per Vindozo. Mi ne kredas, ke mi verkos versio por vindozo, sed pro pure nostalgiaj kialoj ĝi ankoraŭ estas elŝutebla ĉi tie! Verŝajni ĝi estas ankoraŭ uzebla per imitilo kiel DOSBox (ekstera).