De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Aron - La foruma rolludo

Antaux mi diros kelkajn vortojn pri Aron, mi devas unue klarigi, kio estas foruma rolludo. Foruma rolludo estas simila al klasika skribilo-kaj-papero-rolludo. Unue oni elpensi rolulon, kion oni volas ludi, ekzemple aspekto, kriertabulo, profesio, malfortecoj aux fortecoj. En la efektiva ludo oni skribas, kion la rolulo vidas, pensas, sentas, diras kaj faras. La kunludantoj respondas farante la saman por siajn rolulojn, tiel ekestas rakonto. Estas kiel oni verkas libron kun multaj homoj kune. Kaj se vi pensas, vi ĵus mislegis, ne, la tuta ludo vere konsistas nur el skribado kaj ne havas grafikoj aŭ simila, ĉio nur okazas en via kapo!

Kio estis priskribita ĝis nun validas por ĉiuj specoj de skribaj rolludoj. Tiuj rolludoj povas esti ludataj per retmesaĝo, per dissendolisto, eĉ teoria per malmoderna letero. Aŭ per forumo, kiel ni faras en Aron.


Ĉe http://www.aron-rpg.de (ekstera) vi trovas la fantazia mondo, en kiu ni ludas. Aron mem estas urbo kun mezepoka tuŝo, kiu estas reprezentita en la forumo per diversaj areoj, ekzemple la kvartaloj de la urbo aŭ la fama gastejo 'Al la dragono'. En ĉi tiuj areoj siavice estas individuaj diskutoj, kiuj reprezentas unu loko, ekzemple vendejo, arbara maldensejo aŭ foirejo. Oni skribas tie, kie okazas la ago.

La mondo, en kiu ni ludas, estas mezepoka fantazia mondo, do ni havas magio, dragonoj, etuloj, elfoj kaj ĉio, vi povas imagi. Oni batalas per glavo kaj pafarko, maŝinoj kaj tekniko preskaŭ ne ekzistas. Aliaj rulludoj okazas en sciencfikciaj mondoj kaj multe da homoj ankaŭ ŝatas mangaoj. La pley granda germana foruma rolludo estas Imperium Romanum (ekstera) kaj ludas en malnova Romo. Tre bela forumo, sed mi ne komprenas, kial la mondo de la malnova Romo estas tiel populara. Mi vere envias pri la kvanto de aktiva ludantoj ĉi tie!

Nia amata Aron-Forumo (ekstera) havas grandan specialaĵon, eble tiu estas unika distingilo inter forumaj rolludoj: En nia forumo oni povas elekti inter multaj roluloj, kiam oni volas skribi artikolon - sen ŝanĝi la konto! Super ĉiu afiŝo aperas malgranda avataro de la rolulo kaj lia nomo. Kiam oni alklakas ĉi tion, oni atingos la priskribon de la rolulo. Cetere oni povas movi antaŭen kaj malantaŭen inter la afiŝoj de ĉi tiu rolulo.
Eble ne sonas tre aparta, sed mi nenie vidis tiel sistemo ekster Aron kaj tio vere plibonigis la ludado, ĉar vi ne devas krei dek kontoj por dek roluloj kaj konstante ŝanĝi la kontojn. La aktuala versio de ĉi tiu etendo estis programita de mi kaj mi ankaŭ kreis grandan parton de la etoso.

Rigardu la forumon, eble vi volus ludi kun ni, ni ĝojas pri ĉiu nova kunludanto!

Hejmpaĝo: http://www.aron-rpg.de (ekstera)