De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Crookz - The big heist

Kiam mi vidis la ludon, ĝi tuj memorigis min pri "They stole a million" de miaj malnovaj C64-tagoj. La ludoj estas rompoŝtela simulado, en kiu vi devas ŝteli ion el diversaj domoj. En "They stole a million" oni devis plani la tutan rompoŝtelo antaŭe kaj povis direkti nur vian propran rolulon dum la rompoŝtelo. "Crookz" estas pli realtempa strategia ludo, vi uzas plejparte la paŭzan klavon kaj planas, kion fari poste.


"Crookz" volante ne prezentas sin moderna, sed en kruda malnova stilo de la 70aj jaroj: Sovaĝaj hararanĝoj, konvenaj vestaĵoj kaj la tuta ludo estas farita tre bunta. Sed ĝi ne aspektis malmoderna, sed bonege kaj stile farita por aspekti malnova.

La ludo mem estas moderna kaj funkcias per la "Unreal Engine 4" ĉe Vindozo, Makintoŝo OS X kaj kompreneble ĉe Linukso. Strikti parolante ĝi funkcias ĉe Ubuntu. Mi havis etan problemon kun ne funkciitaj klavoj, sed la programistoj ne volis helpi min, ĉar mi uzas Arch Linukso anstataŭ Ubuntu. Mi iomete ĉagreniĝis pri tio, sed la ludo funkcias ankaŭ sen klavaro, do mi ludis tra la ludo sen klavaro kaj tre amuzis.


Ree al la ludo, pri tio ĝi temas? La tuta ludo temas pri rakonto en la vivo kelkaj gangsteroj. Ĉi tiu rakonto enhavas multaj misioj, kie vi ĉiam devas rompoŝteli ie. Ĉiu misio komencas per la elekto de la teamo kaj eble per la aĉeto de iloj. La teamanoj havas malsamaj eblecoj, ekzistas ŝlosistoj. elektristoj, contortionistoj kaj la forta viro, kiu povas senkonsciigi gardistojn. La kablecoj de la teamanoj pliboniĝas dum la ludo. Iuj personoj eĉ parolas pri nuanco de rolludo, kiun mi ne vere vidas, sed bone. Por mi, rolludo estas nur skribilo-kaj-papero, foruma rolludoj kaj eble iomete ĉe la tiel nomataj rulludaj serviloj de komputilaj multnombraj lodantaj rolludoj.

Ceteraj iloj ekzistas ferostangoj por malfermi pordoj, kabloj por transponti kameraoj kaj similaj iloj. Tiu iloj helpas, se la teamo mankas kapablecojn. Laŭ mia sperteco vi preskaŭ ne bezonas ilin, se vi bone studas la etaĝomapoj kaj elektas viajn teamanojn zorge.


En la ludo ekzistas multajn problemojn, kiu malhelpas vin atingi vian celon. Lumaj barieroj, kameraoj, ŝlositaj pordoj kaj kasoj, gardistoj kaj aliaj aferoj farigas la rompoŝtelo tre malfacile! Mi kompreneble ĉiam strebis resti nevidebla kiel fantomo. Sed baldaŭ mi devis rezigni pri ĉi tiu provo, tiu ne eblas ĉie en la ludo, ekzemple oni kelkfoje nur povas iri al kamera kontrola skatolo tra la vidkampo de la kamerao. En tiu situacio estas pli bone havi magneton por forigi videojn. Ankaŭ la gardistoj kelkfoje estas neeviteblaj, sed vi povas delogi ilin kun intenca alarmo aŭ bruo, por igi ilin forlasi VIAN vojon. Kaj se vi estas lerta, vi povas enprizonigi ilin en ĉambro, por ke ili neniam malhelpas vin denove.


Mia konkludo: Bonega ludo! Mi tre amuzas kun la rakonto preskaŭ cent horojn! Kaj se kio ne sufiĉas por vi, vi ankaŭ povas provi kelkaj defioj kaj ludi la misioj kun pliaj malfacilaĵoj kiel limigitaj teamanoj, pli multaj aŭ pli agresemaj gardistoj. Mi tre bedaŭras, ke oni ne havas eblecon por krei proprajn misiojn. La integrado de la Steam-Workshop kompreneble estus eĉ pli bona. Mi pensas, ke tio pligrandigus la sukceson de la ludo tre multe, la ludo estas perfekta por krei viajn proprajn misiojn. Do, nun mi devas ĉesi ludi tiun ludon post la ekzistaj deksep misioj kaj mi dediĉas min denove al aliaj ludoj.

Hejmpaĝo: http://www.crookz-game.com (ekstera)