De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Euro Truck Simulator 2

Mi jam entuziasmis pri la unua versio de la simulilo, sed la dua estas eĉ pli bona! Sed eble mi unue devus klarigi kio estas "Euro Truck Simulator 2". Nu, ĝi estas kamiona simulilo! Vi ricevas tasko, prenas la varoj kaj transportas ĝin kun via kamiono de A al B. Vi povas uzi nur akcelilon, bremson kaj stiron aŭ plie rapidumŝanĝon, akvan bremson, kaj similan. Intertempe vi povas plibonigi kaj plibeligi vian kamionon per diversaj partoj, vi povas farbi ĝin kaj plej ofte vi devas ripari ĝin. Aŭ, se vi havas sufiĉe da mono, vi povas aĉeti pliajn kamionojn.


Mi jam aŭdas ĉiujn oscedi: Kia enuiga ludo! Kaj mi ne povas nei tion totale, la ludo nek havas interesan rakonton, nek diversigitajn taskojn aŭ malfacilajn defiojn. Tamen la ludo estas bonega, ĉar mi tre ofte estas tro laca vespere poste mia laboro, por ludi kompleksegajn strategiajn ludojn aŭ koncentriĝi pri rapidaj agludoj. Kaj tiam mi sidas en mia virtuala kamiono, ŝaltas belan muzikon, veturas iometa tra Eŭropa kaj ĝuas la pejzaĝo. Tio estas pura malstreĉiĝo!


Kio estas tiel speciala pri ĉi tiu simulilo. La uzado estas eĉ per klavaro tre afabla, sed ankaŭ ludregiloj aŭ direktiloj eblas. Mi pensas, ke vi eĉ povas uzi Oculus Rift. La pejzaĝo, speciale en Skandinavio, estas farita tre bele. Sur la ekrankopio vi povas admiri la grandiozan ĉielon kaj la sunleviĝon. Mi taksas, ke ekzistas pli ol cent duonremorko kun diversaj frajtaĵoj. Oni povas facile modifiki la ludon, do ekzistas multe da modifikaĵoj kaj etendoj: kamionojn, duonremorkojn, mapojn.


Nun mi volas laŭdi la programistojn ĉe SCSsoft. La simulilo funkciis tre bone de la komenco kaj estis tre stabila, ili estas grandega idolo por aliaj programistoj. Plue la ludo nun (03.03.2016) aĝas pli ol tri jaroj kaj la programistoj ankoraŭ ĝisdatigis ĝin. Kaj mi parolas pri veraj ĝisdatigoj, ne nur cimoriparo, ekzemple novaj funkcioj kiel la bonigita, grafika modulo, la linuksa versio kaj la aldonado de la lastan rajtigitan kamionon. Nun vi trovas ĉiujn plej gravajn kamionajn fabrikantojn kaj siajn rajtigitajn kamionojn en la ludo! Kaj baldaŭ la programistoj volas aldoni Steam-Workshop-subtenon. Mi pensas, ke mi observos ĉi tiun firmaon, mi malofte vidis ludon tiel stabila kaj kun tiel bonan subtenon!


Hejmpaĝo: http://www.eurotrucksimulator2.com (ekstera)