De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Mirror's Edge

"Mirror's Edge" estas speco de salt-kaj-kurita ludo. Sed se vi nun pensas de malnova platforma ludo de "Giana Sisters", mi devas seniluziigi vin. En "Mirror's Edge" oni moviĝas en 3d, ekzakte dirite super la tegmentoj de la urbo. Tia movado memoras min al la sporto Parkuro (ekstera). Oni saltas, kuras kaj grimpas tra la ludo. Kaj plej ofte tre rapide, ĉar la policistoj kun siajn pistoloj estas tre instiga!


Pri kio temas la ludo? Okazas en iomete malbela estonteco. Ĉio estas kontrolata kaj nur ekzistas unu eblecon por transferi mesaĝojn sekure: La kurantoj. Kurantoj estas homoj, kiuj kuras super la tegmentoj de la nubskrapuloj de unu al la alia loko sen esti observataj. Kontraŭ pago ili transportis mesaĝojn ka aĵojn, pri kiuj neniu devas scii. Kaj vi estas unu el la kurantoj, juna virino nomata Faith.


Tre rapide oni ekscias, pri kio la ludo temas: La fratino de Faith, kiu laboras kiel policistino, estis trompita kaj akuzita pro mortigo de grava politikisto. Via tasko estas klara, vi devas savi ŝin! Estus bonege, se la reala vivo estus ĉiam tiel simpla!, Do, vi ekkuris kaj provas eltrovi, pri kio tiu komploto temas. Kaj se vi estas sufiĉe bona, vi finfine atingas tiun celon! Mi ne volas malkaŝi plu pri la rakonto, sed tiu ne ankaŭ tre gravas, ĝi nur estas la kadro por la ludo.


La esprimo "agludo" estas tiel trafa por la ludo kiel nenio alia! Vi konstante moviĝas, plejparte ĉar vi fuĝas. Oni saltas super stratojn sur alian domon, balancas sur tuboj, rajdas sur metroo kaj tiel plu. La specialo de la ludo estas la eblecoj por movi, sed vi bedaŭrinde ankaŭ bezonas ilin. Vi devas kuri murojn, forpuŝi, ruliĝi post saltoj kaj gliti sub obstaklojn. Cetere ekzistas la policistoj, kiuj malhelpas tre multe! Sed vi ja povas batali: bati per la pugno, salta piedbati, vi eĉ povas malarmi ilin kaj poste pafi ilin per siaj propraj armiloj! Sed tiu malfacilas, plej malfrue se vi havas pluraj atakoj, vi tre rapide perdis batalon. Sed entute estas pura adrenalino!


Sonas tute kiel tre bona ludo, ĉu ne? Sed ekzistas unu aferon, kiun mi vere malŝatas, la ludo estas tro malfacila. Tiu preskaŭ mortigis la amuzon por mi! Mi ludis la ludon sur facila nivelo kaj povis fini ĝin iam per la helpo de Youtube-trakuro, sed ĝi tamen estis tre malfacila! La rapidaj kaj kelkfoje frenezaj movoj estis tro malfacila por mi. Do la ludo estas ĉefe por ludantoj, kiuj estas rapidaj kaj povas reagi rapide.
Antaŭ mi forgesos, la ludo estas relative mallonga, mi finis la rakonton dum 10 horoj. Mi konfesas, ke mi ne trovis ĉiujn valizojn, kiujn vi povas transporti, sed por mi sufiĉis la aliaj defioj. Sed se vi ŝatas ludi la partojn de la ludo kontraŭ la tempo kaj volas daŭre plibonigi viajn tempojn, vi certe amuziĝos kun la ludo!
La ludo cetere havas sian propran, tre helan, grafikan stilon, kiun mi tre multe ŝatis.

Hejmpaĝo: http://www.mirrorsedge.com (ekstera)