De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Shadwen

Iel oni ĉiam ludas la samajn genrojn, ankaŭ Shadwen estas denove kaŝira ludo. La rakonto estas mallonga, vi ludas murdisto, kiu volas mortigi la reĝon. Pro tio ŝi kaŝiras tra la urbo kaj ne povas esti kaptita de la gardistoj. Ekzistas du eblecojn por fari tion: Vi nur kaŝiras preter la gardistoj aŭ vi mortigis ilin. Ĝis nun, tiel bone, nenio speciala.


Sed 'Shadwen' havas multajn specialajn ecojn. Mi pensas, la plej granda estas, ke vi nu nur devas zorgi pri vin mem, sed ankaŭ estas infanvartisto por malgranda filino nomata Lily, kiu akompanas vin tra la urbo. Vi devas ebligi, ke ŝi ankaŭ povas kaŝiri preter la gardistoj, ekzemple per distri la ilin. Aŭ vi mortigas ilin, sed tiam Lily reagas terurigita kaj vi estas demandita, ĉu vi ne volus provi alian vojon, ĉar tio havas konsekvencojn. Mi rakontos al vi etan sekreton: La konsekvencoj estas nur aliaj dialogoj inter la ludpartoj, do vi povas ignori la averton...


Se vi volas uzi alian vojon, la dua speciala eco helpas vin: Vi simple povas returni la tempon kaj fari ion alian! Entute tempo estas tre grava en la ludo, ĝi tuj haltas, kiam vi ne movas! Iuj eble kritikas, ke la ludo estas tro facila pro tio, mi persone ne konsentas pri ĝi, mi ĉiam devis returni la tempon, ĉar mi faris eraron. Kaj returni la tempon estas pli bone ol ĉiam rekomenci la tutan ludparton.
Alia speciala eco estas, ke vi TUJ perdas la ludon, se unu el la gardistoj vidas vin. Atentaj legantoj nun eble demandas, kiel oni povas distri ilin sen esti vidata. La respondo estas tre facila: bruo! Vi povas movi kestoj aŭ bareloj aŭ faligi ilin aŭ simple kuri laŭte, tiam la gardisto estos atentitaj kaj serĉos vin.


La ludo ankaŭ havas mallumajn/malhelajn partojn - kiu estas en ordo por kaŝira ludo! *ridas* (la ŝerco estas pli bona en germana lingvo...) Unue la ludo estas tre mallonga, bona ludanto verŝajne povas fini la ludon dum dek horojn por ĉioj partoj. Sed vi povas kaj devus ludi tra la ludon almenaŭ dufoje: unu fojo per kaŝiri kaj la dua fojo per mortigado. Ekzistas sukcesoj ĉe Steam por ambaŭ versioj: Neniu registris vin aŭ neniu postvivis vin. Ambaŭ versioj estas ludataj tre diversaj, mi vere rekomendas ludi ambaŭ versioj!

La dua punkte de kritiko estas la malbona demando pri kolizio, mi unufoje saltis en domon (tra la muro!) kaj unufoje korpso de gardisto ne kuŝis sur la tero, sed sinkis en la teron. Tio ne estas bona, sed ankaŭ ne malbona, ĉxar mi nur havis tiujn du problemojn dum du trakuroj.

Ĉar la ludo estas relativa malmultekosta, ne tre gravas, ke la ludo estas mallonga, do: Aĉetu!

Hejmpaĝo: http://www.shadwen.com (ekstera)