De - Eo
Logo

ATENTU: Mi estas komencanto de Esperanto kaj mi provas traduki miajn retpaĝojn al Esperanto. En estonteco, mi tradukos pli kaj pli da paĝoj, sed nuntempe la plejparto de mia retejo estas nur en la germanan. Bonvolu skribi al mi erarojn en miaj tradukoj aŭ gramatikajn erarojn!

Train valley

Alia ludo, kiun verŝajne neniu konas - kaj pro tio mi volas rakonti pri tio! :-)
Efektive "Train valley" estas tre simpla ludo, vi nur devas konketi stacidomojn per relo, startigi trajnojn kaj starigi la trakforkoj por ke la trajnojn alvenas al ilia cellokoj. Tiuj funkcioj estas farita grafike bela kaj facile uzata.


Komence mi estis iomete iritata, ke vi povas paŭzi la ludon, kiam vi volas, kaj tute malrapide povas konstrui la relojn kaj starigi la trakforkojn. Mi pensis, pro tio la ludo estas facilega. Ne, mi eraris. Iel ekzistas plu kaj plu trajnojn, kiuj volas esti direktita. Kaj vi ĉiam forgesas unu trakforkon. Aŭ vi konstruis la reloj tre mallerta kaj ne plu povas atingi unu stacidomon aŭ ne povas uzi unu direkcion. Aŭ vi konstruis aŭ detruis tro multe. Kelkaj problemoj ĉiam ekzistas...
Krome ekzistas po misiono tri defioj, ofte nur normalaj aferoj kiel: neniuj kolizioj, atingi la ĝustan stacidomon, ktp. Sed ankaŭ ekzistas fiaj defieoj, ekzemple "Startigu kvin ceterajn trajnojn" aŭ "Ne haltigi trajnon" aŭ la plej fia: "Ne paŭzu la ludon". Lasta defio tre rapidigas la ludon, sed se vi ne koncentras, vi devas fari la mision denove, eble tre ofte... ::)


Mi bezonis dedek horojn por traludi la misiojn, sed poste mi ne volis ludi "Train valley" denove, ĉar mi nun konis la misiojn. Krome ekzistas malbelan eraron ĉe Steam, la ludo ne estas konservita! Solvo: Aktivigu la ĝeneralan nuban konservadon en Steam, malaktivigu ĝin en la ludo kaj eble malaktivigu ĝin en Steam denove.

Entute mi havis kelkajn amuzajn horojn kun la ludo, sed enlitiĝis unufoje tre malfrue - sed mi volis fini la mision, mi certas, ke vi konas tiun situacion...

Hejmpaĝo: http://train-valley.com/ (ekstera)