De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Mia retejo

Ne timu, mi ne volas skribi manlibro aŭ doni konsiletojn por krei bonajn retpaĝojn. Anstataŭe mi volas rakonti al vi, kiel mi kreis ĉi tiujn retpaĝojn. Por tiuj, kiuj volas scii, kiel la retejo ŝanĝiĝas tra la jaroj, ekzistas listo pri miaj kreitaj retejoj.

La retejo origine ekestis pro mia intereso pri HTML kaj ĉar mi volis scii, kiel la kreado de retpaĝoj funkcias. Jam ĉirakaŭ la jarmilŝanĝo estis fakto, ke la tekstoj ne gravas kaj nur servas por plenigi la paĝojn. Fakte ekzistas nur unu enhavo, pri kiu homoj vere interesas, mia germana esperanta vortaro. Tiu ĉiam estis en miaj retejoj, la resto estis konstruita ĉirkaŭe ĝin. Krom informoj pri miaj laboraj kaj privataj faroj, oni ĉiam trovis iujn bildojn, receptojn aŭ informojn pri Linukso ĉi tie.

Ĉar mia ĉefa intereso estis la teknologio, mi ĉiam kreis miajn retpaĝojn per simpla tekstredaktilo por teni plenan kontrolon pri la HTML. Mia ĉelo ĉiam estis krei normajn, malgrandajn retpaĝojn, kiuj estis elŝutita rapide kaj aspektis bone per iu ajn retumiloj. Tio estas malfacile, ĉar ĉiu retumiloj interpretis HTML alimaniere. Mi nur memoras la fifaman problemon kun kestoj en la Internet Explorer 6, kiun Microsoft tute estis egala.

Hodiaŭ oni povas senprobleme skribi norma HTML, iu ajn retumilo komprenas ĝin. La aspektoj, en kiuj ili diferencas, estas tiel ekzotikaj kaj maloftaj, ke oni povas ignori ĝin. La problemoj de reteja aspektigo hodiaŭ estas io tute malsama: la grandoj de ekranoj kaj la kapacito, ŝlosilvorto "saĝtelefonoj". Hodiaŭ Hodiaŭ la retejo devus aspekti bone sur etaj 320-bilderoj-saĝtelefonoj kaj sur grandegaj 4k-ekranoj. Krom la teknika defio, mi demandas min, ĉu dizajno povas aspekti same sur etaj ekrano kaj sur grandegaj ekrano! La respondo estas tre simpla: Neniam! Do vi devas krei malsamaj dizajnoj por malsamaj rezolucioj de ekranoj. Kaj certe ankaŭ por la malsamaj grandecoj de ekranoj.

Honeste, tio ne plu estas amuza! Vi ne plu povas dizajni, kiel vi ŝatas, vi estas devigita fari seriozajn kompromisojn por ebligi homojn uzi viajn retpaĝojn senprobleme. Ĉar mi ne volis fari tion, mi decidis, ke mi nur kreis miajn retpaĝojn por komputiloj, ne por la etaj ekranoj ka la rezolucioj de saĝtelefonoj. Tiuj ne estas la ekranoj, kiujn oni vere volas uzi por retumado! Ĉar mi ne bezonas la retejo komerce kaj ĝi unue estas por MI, mi permesas al mi la lukson, malfeliĉigi kelkajn vizitantojn.