ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Kio okazas ĉe mia hejmpaĝo?
Eble iun interesas pri kio ŝanĝis ĉe mia retejo, pro tio mi nun havas malgrandan ŝanĝprotokolon:
- 2021-08-04
LVortaro nun estas havebla en nova versio, kiu ankaŭ funkcias je macOS. - 2021-08-04
Mia Esperanto-vortaro nun haveblas por SDict kaj MDict kaj mi korektis kelkaj eraroj. - 2021-03-16
Mia Esperanto-vortaro estis pligrandigita per ĉirkaŭ 1750 vortoj kaj mi korektis multaj eraroj. - 2021-01-24
Hodiaŭ mi finigis la tradukado de mian retejon! Malgrandajn erarojn mi certe korektos en la venontaj tagoj. - 2020-08-18
Mi komencis traduki miajn retpaĝojn al Esperanto. Oni povas ŝanĝi al Esperanto (kaj ree al la germanan) per la malgranda menuo en la supra dekstra angulo, se ĝi jam ekzistas. - 2018-05-01
Diversaj ŝanĝoj por sekureco kaj rapideco; nenioj videblaj ŝanĝoj - 2016-10-15
Bone, mia retejo nun estis pli taŭga por poŝtelefono, sed nur malbela. Do, mi ree ŝanĝis multe al la antaŭa stato, precipe la bildoj ĉe la receptoj, la simboloj en la menuo kaj la logoo revenis. Post ĉio, ankaŭ mi devus ŝati miajn retejon, ne nur vi! Kiu volas vidi la tutan beleco de miajn retpaĝojn devas uzi bonan utilo kun grandan ekrano kaj ne poŝtelefono kun 3.2" ekrano! ;-) - 2016-03-07
Mi forigis multe da aranĝoj de la paĝoj. Mi pensas, ke oni ne volas krei multajn paĝojn, estus pli bona lasi la retumilo fari la aranĝojn. Mi ankaŭ forigis preskaŭ ĉiujn bildojn, kiu nuntempe faras multe da problemoj ĉe la diversaj komputiloj, poŝtelefonoj, tabulkomputilo, ktp. Kaj mi ankaŭ revizias kelkajn tekstojn. Kaj mi aldonis la blogon kaj forigis multajn erarojn. Kaj kaj kaj... - 2015-05-01
Poste mi legis multe pri sinadapta reteja aspektigo kaj provis multe da ŝanĝojn, mi esperas, ke miaj retpaĝoj nun aspektas akcepteblaj ĉie, eĉ sur eta poŝtelefonekranoj. Mi ankaŭ forigis kelkajn erarojn kaj aldonis novajn tektojn. - 2015-04-22
Mi ree aktivigis malnovan aspekton por mia retejo kaj kreis kelkajn plibonigojn por malgrandaj ekranoj (poŝtelefonoj). Cetere mi ŝanĝis la dosierojn al PHP, por ke eblas bildgrandeco por poŝtelefonj estonte, sed tio certe devas multe da tempo.