ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Nudelmanĝaĵoj
Nudeloj en fromaĝo-ŝinko-kremo-saŭco

- 250g da nudeloj
- 200g da tranĉita kuirita ŝinko
- 425g da pizoj
- 200g da krema prilaborita fromaĝo
- 200g da kremo
- pipro
- salo
- muskato
- eble iomete da lakto
Finkuiri la nudeloj kaj aldonu la kvadrate tranĉitan ŝinkon, la pizojn, la fromaĝon kaj la kremon. Hejtu ĉion ĝis la fromaĝo estas fandiĝita. Se la saŭco tro densiĝas, simple diluu ĝin per iom da lakto. Gustumu la manĝaĵo per pipro, salo, muskato kaj ĝi pretas! Kiel varianto oni povas aldonu fungojn aŭ stufitajn kubetojn de cepoj, sed tio ne necesas.
Spinaca lazanjo laŭ la stilo de Tina

- lazanja folioj (verda folioj pli bongustas)
- 600g da spinaco kun kremo
- 200ml da acidkremo
- 125g da kurbetigita ŝinko
- 1 granda cepo
- 200-250g da raspita fromaĝo (Emmentaler)
- pipro
- salo
- muskato
- eble iom da lakto
Mi ĉiam pensis fari lazanjo estas tre malfacila. Sed tiam mia amikino Tina montris min
tiun tre facila recepton:
Kubetigu la cepon kaj fritu ilin kun la kurbetigita ŝinko. Miksu ilin kun la degelita
spinaco kaj la kremo. Alterne metu spinacan mason kaj lazanjajn foliojn en taŭga
gratenaĵan formon (spinaco unue kaj laste). Dismetu la fromaĝon kaj eble pecetojn da
butero. Metu la lazanjon meze en la fornon kaj kuiru ĝin dum ĉirkaŭ 40 minutoj je 200
gradoj de Celsio.
Nudeloj kun brokolo-ŝinko-saŭco

- 300g da nudeloj (spiralaj nudeloj aŭ spagetoj)
- 200g da herba prilaborita fromaĝo
- 250-300g da brokolo (TK)
- 100g da kuirita ŝinko
- muskato
- Salz
- iomete da lakto
Ĉiam nur nudeloj kun tomata saŭco estas enuiga. Sed ekzistas aliajn eblecojn kaj ili estas tre facila! Kuiru la nudeloj normale. Kuiru la brokolon, drenu la akvon kaj aldonu iom da lakto ĝis la bazo de la poto estas bone kovrita. Dispecigu la brokolo per stangomiksilo. Mia konsilo: Nur uzu la stangomiksilo tre mallonga, do vi ankoraŭ havas pecojn. Aldonu la herba prilaborita fromaĝo kaj fandu ĝin kirlante. Spicu per iomete da muskato kaj salo kaj servu la pladon.
Nudeloj kun karota kremfromaĝa saŭco

- 250g da spiralaj nudeloj
- 300g da karotoj
- 1 cepo
- 100g da kremfromaĝo
- 150ml da lakto
- salo
- pipro
- kareo
- butero aŭ margarino
- petroselo
Jen alia nekutima nudelmanĝaĵo, ĉifoje kun karotoj, tre bongusta! Kubetigi la cepo kaj stufu ĝin kun butero en la pato. Ankaŭ kubetigu aŭ raspu la karotojn en malgrandajn pecojn kaj aldonu ilin en la pato. Spicu ilin per salo kaj kareo kaj kuiru ilin dum 5 minutoj. Aldonu la kremfromaĝon, la lakton kaj la petroselon, kirlu kaj mallonge boligu ĝin denove. Spicu la manĝaĵon per salo, pipro kaj kareo, eble aldonu iomete da lakto se ĝi estas tro densa (kaj kremfromaĝo se ĝi estas tro maldensa...) Laste enigu la petroselo, sed ne plu boligu! Samtempe oni devus kuiri la nudelojn laŭ instrukcio. Nudeloj sur la telero, saŭco super ĝi, farita! La plado ankaŭ tre bongustas kun tutgrajnaj nudeloj.