ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Pataj manĝaĵoj
Gulaŝo kun kolbasoj

- 250g da cepoj
- 650g da viandokolbaso
- 2 malgrandaj ladskatoloj da ĉampinjono
- 400ml acidkremo
- 2 kuleroj da faruno
- salo
- pipro
- sukero
- mustardo
- iomete da margarino
Tranĉu la cepojn en diskojn kaj fritu ilin en margarino. Ankaŭ tranĉu la
viandokolbason en malgrandajn pecojn, aldonu kaj fritu ĝin. Aldonu la
ĉampinjonojn inkluzive la likvo kaj stufu ilin dum ĉirkaŭ kvin minutoj.
Intertempe miksu la farunon kun la acidkremo kaj densigu la gulaŝo per la
maso. Spicu la manĝaĵon per pipro, salo, sukero kaj mustardo. Ĉi tio plej
bongustas kun terpoma pureo.
Turkia kareaĵo

- 400-450g da turkia eskalopo
- 580g ladskatolo de pecigita ananaso
- unu banano
- 425ml ladskatolo de pizoj
- 425ml ladskatolode kokoslakto
- 2 tasoj da Basmati-rizo
- iometa da migdalaj flokoj
- kareo
- kurkumo
- oleo
Tranĉu la turkiaĵo en malgrandajn pecojn kaj fritu ilin kun kareo kaj oleo. Metu la turkiaĵon kun la migdaloj, la ananaso, la tranĉita banano kaj la pizoj en grandan poton kaj hejtu ĉion. Aldonu la kokoslakton kaj spicu per kareo kaj kurkumo kaj kirlu la manĝaĵon. Kuiru la rizon kaj servu kun la kareaĵo.
Gulaŝo kun sojo

- 125g da sojaj pecoj
- Tandori Masala
- 1 cepo
- 0,75l da pulvora boljono
- 500g miksitaj paprikoj
- paprikpulvoro
- 250g da specloj aŭ du tasoj da rizo
Lasu la sojaj pecoj ŝveliĝi kaj spicu ilin per Tandori Masala. Kubetiĝu la cepon kaj fritu ĝin kun la sojaj pecoj. Aldonu 0,75l da akvo kaj boligu ĝin. Aldonu la pulvoran buljonon kaj boligu denove. Tranĉu la paprikoj an malgrandajn pecojn kaj aldonu ilin. Spicu per paprikpulvoro kaj kuiru la manĝaĵon ĝis la paprikoj estas iomete mola. Servu la soja gulaŝo kun specloj aŭ rizo. ff
Fiŝa gulaŝo

- 400g da fiŝofileto (moruo, karbofiŝo, plateso)
- 125g da kubetigita lardo (bacon)
- 2 kuleroj da margarino
- 150g da kukumetoj
- 2 kuleroj da faruno
- 1 granda cepo
- 400ml da akvo
- pipro
- salo
- sukero
- 1/2 paketo da frostigita aneto
Fritu la lardo kaj aldonu la margarino. Kiam la margarino estas fandita,
stufu la kubetigitan cepon ĝis ĝi estas diafana. Aldonu du malpeze amasigitaj
kuleroj da faruno kaj kirlu, ĝis la faruno estas bone disdonita. Verŝu la
akvon en la poton, bone kirlu kaj boligu denove. Aldonu la kubetigitajn kukumetojn
kaj la kubetigitan fiŝon kaj kuiru dum 15 minutoj. La fiŝo estas plej bone tranĉita
kiam ĝi estas iomete degelinta.
Kun la fiŝa gulaŝo plej bone taŭgas terpomoj aŭ rizo.
Fiŝa pataĵo kun bananoj

- 2 tasoj da rizo
- 50g frostita peterselo
- 1-2 bananoj
- 2-3 kukurbetoj
- 400g da fiŝofileto
- 4 kuleroj da Creme fraiche fromaĝo
- pipro
- salo
- sukero
- citrona suko
- 500ml da legoma buljono
La rizo estas preparite paranteze kaj fine enigu la petroselo. Preparu la buljono plej bone antaŭe kaj varmiĝu ĝin. Tranĉu la fiŝon en grandajn pecojn, spicu ĝin per salo, pipro, citrono kaj fritu ĝin en granda pato. Forigu la fiŝon el la pato. Tranĉu la bananon kaj la kukurbetojn en diskojn, fritu ĝin kaj spicu ĝin per pipro, salo kaj iomete da sukero. Aldonu iomete da buljono kaj stufu la bananon kaj la kukurbetojn ĝis ili estas finkuirita. Aldonu la restantan buljonon, la fiŝo kaj kvar kuleroj da Creme fraiche fromaĝo kaj lasu ĉion kuireti dum kelkaj minutoj. Servu la fiŝan pataĵon sur la rizo.
Kikera pataĵo kun sekvinberoj
Ingrediencoj por 4 personoj:- 200g da rizo
- 500g da hakita viando
- 3 paprikoj (ruĝa aŭ flava)
- 2-3 ruĝaj cepoj
- 1 ajlero
- 100g da sekvinberoj
- kareo
- pipro
- salo
- eble kajena pipro
- eble kapsiketaj flokoj
- 2 ladskatolo da kikeroj
- 1/2 paketo da frostita petroselo
- 500g da jogurto
Kuiru la rizo normale dum vi fritu la hakita viando kun iomete da oleo en alta, tegita
pato. Tranĉu la paprikojn kaj la cepojn en malgrandajn pecojn kaj aldonu ilin en la paton.
Premu la ajlon tra ajlopremilo kaj ankaŭ aldoni ĝin en la paton. Dismetu la sekvineberoj
en la manĝaĵo, spicu ĉion per pipro, salo kaj multe da kareo kaj kirlante finkuiru la
pataĵon. Se vi preferas pli akra manĝaĵo, vi povas aldoni kajena pipro kaj/aŭ kapsiketaj
flokoj. Laste aldonu la rizon kaj la drenitajn kikerojn kaj varmigu ĉion. Enigu la
petroselon - atentu, ne boligu ĝin!
Spicu la jogurton per salo kaj pipro kaj metu ĝin sur la kikera pataĵo kiel saŭco.