De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Supoj

Tomata supo

Ingrediencoj por 3 personoj:

Kubetigu la cepojn kaj stufu ilin kun la ajlo. Aldonu iomete da likvaĵo de la senŝela tomatoj kaj pureigu ĉion. Metu la rezulton kun la senŝelaj kaj la kribritaj tomatoj en poto kaj hejtu la legomoj. Poste spicu per salo, bazilio, ŝenoprazo kaj (se vi ŝatas akrajn manĝaĵojn) iomete da sambal ulek. Rafinu la tuton per 100ml da kremo (duono da ujo).
Vipu la restan kremon kaj servu la supon kun iomete da kukurbaj semoj kaj unu krema ĉapelaĵo. Eble oni povas haki la kukurbaj semoj en malgrandajn pecojn kaj enigi ilin antaŭe en la supo, sed mi ne provis tion.

Malvarma kareolentosupo

Ingrediencoj por 4 personoj:

Kuiru la lentojn en la buljono kaj spicu ilin per la ajlo, la petroselo kaj la tuta spicoj. Dispremu ĉion per manmiksilo. Poste vi aldonu la buterlakto, kirlu per manmiksilo kaj lasu la supon malvarmiĝi. Kiam ĝi estas malvarma, metu ĝin en la fridujon. Kiam la supo VERE malvarmas, ĝi estas bonega refreŝiga supo dum varmegaj someraj tagoj. Se la varma kapsiko estas tro akra, vi povas uzi pli akran kareon anstataŭ, tio estas pli facile dozebla...
Kiel ornamado oni povas disdoni iomete da hakita petroselo sur la supo antaŭ servi ĝin (vidu foto).

Florbrasika supo

Ingrediencoj por 4 personoj:

Purigu la florbrasikon tranĉu ĝin en (grandajn) pecojn kaj kuiru ĝin kun la kubetigitaj cepoj. forverŝu parton de la akvo, aldonu la kremon kaj la fromaĝon dispremu la tutan per manmiksilo ĝis ĝi estas senpeca. Aldonu akvon ĝis vi havas supon anstataŭ kaĉo. Spicu per herboj, pipro, salo kaj muskato kaj aldonu la kubetigita ŝinko. Hejtu denove por ke la supo estas vere varmega kaj servu ĝin.

Kukurbosupo

Ingrediencoj por 2 personoj:

Senkernigu la kukurbon, tranĉu ĝin en malgrandajn pecojn kaj kuiri ĝin en la buljono ĝis ĝi estas mola. Spicu per pipro kaj zingibra pulvoro, aldonu la acidkremon kaj pureigu ĉion. Se la supo estas tro densa, diluu ĝin per akvo, depende de la grandeco de la kukurbo kaj laŭ gusto. Verŝu la supon sur la telerojn kaj ornamu per la kukurbaj semoj.

Karoto-Kokoso-Supo

Ingrediencoj por 2 personoj:

Senŝeligu la karotojn kaj tranĉu ilin en malgrandajn pecojn (laŭ mia sperto, ĉi tio lasas ĉirkaŭ 1-1,5kg) kaj kuiru ilin en la buljono. Se necese verŝu iom pli da akvo. Pureigu la karotojn kaj spicu per kareo, zingibro kaj kapsiketa pulvoro. Plej bone enigu la kokosa lakto per kulero kaj poste kirlu denove ĝisfunde per manmiksilo.