De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Ni konstruu tabureto por mediti (2020-05-05)

Ĉiu, kiu min konas, scias, ke mi tre ŝatas nekutima seĝoj. Mi uzas ankaŭ normalajn seĝojn, sed mi fakte pensas, ke ili estas teruraj! Dum la pasinta tempo mi kolektas glitiloseĝon de Stokke (nuntempe ili nomiĝas Varier), seloseĝon por balanci kaj genuseĝo - ankaŭ kun glitiloj. Kaj tre ofte mi sidas sur la planko. Por ankaŭ havi bonan pozicion de la pelvo kaj ne havi rondan dorson, mi volonte uzas meditkusenon aŭ medittabureto.
Mi posedas du aĉetitan tabureton, la unua ne estis faldebla kaj netaŭga por vojaĝi, ĉar ĝi okupas tro multe da spaco. La dua tabureto estas faldebla, sed tro alta kaj ankaŭ okupas tro multe da spaco. Do mi decidis konstrui mian propran tabureton. Tiu ĉi devus esti malgranda, malpeza kaj faldebla. Tabureto por vojaĝi. Propradire tio ne estas multe da laboro, oni nur devas segi lignolato por ricevi du krurojn kaj la sidlokon. Poste oni nur devas fiksigi la krurojn per du ĉarniroj.

La unuopaj partoj de la taburetoj

La unuopaj partoj de la taburetoj

Sego de la unuopaj partoj

La lato, kiun mi uzis, estis 24mm dika - ĝi ankaŭ ne devas rompi. Oni povas disputi pri la larĝo, sed mian lato estis 94mm larĝa. Mi ŝatus havi 120mm lato, sed mi ne povus trovi ĝin en la vendejo. La sekvan fojon mi verŝajne aĉetos grandan lignan platon kaj plimalgrandigi ĝin al la taŭga mezuro per cirkla segilo. Mi unue ne volis uzi cirkla segilo, sed tiu estis vere pli praktika ol segi per mano.
La sidloko devas esit ĉirkaŭe 400-450mm larĝa (mia nun estas 94x400), la alteco de la kruroj dependas de kiom alta vi volas sidi. Addiciu 20mm al la dezirata sidalteco, ĉar la kruroj devas stari oblikve kaj ni devas forsegi iom de la kruroj. La supra parto de la kruroj estas segitaj laŭ orto, la malsupra parto je 80 gradoj, ĉar la tabureto devas stari iomete oblikve (tio estas pli bone por sidi). La pli alta flanko de mia kruroj nun havas 155mm, la pli malalta flanko havas 140mm.

La unuopaj partoj el la flanko

Ĉi tie oni devas vidi la unuopaj partoj el la flanko kun la oblikvaj kruroj

Se oni ne volus havi faldeblaj kruroj, oni nun nur devus fiksi la kruroj kaj pretus. Sed por havi stabilan tabureton kun moveblaj kruoj, la kruroj devas esti fiksigitaj iomete oblikvaj eksteren. Ĉi tio malhelpas ilin refaldi. Sur la supra foto vi povas vidi, ke tio ne estas orto ĉe la latodikeco (ĉi tie 24mm)! Mi korektis tie je 13 gradoj. Mi pensas, ke 13-15 gradoj havas sencon, pli malmulte estas malstabila, pli multe estas tro larĝa.
Se ĉio estas segita, vi povas fajli la akraĵo ronde kaj ŝlifi la supraĵon per ŝlifpapero. Depende de via humoro, vi ankaŭ povas pentri aŭ laki la lignon.

La ŝraŭbita tabureto diagonale sube

La ŝraŭbita tabureto diagonale sube

Ekzistas diversaj ĉarniroj, ke vi metis ilin malfaldita kaj plata sur la tablo, vi povas vidi diferencon: Kelkaj estas tutaj plataj (la artiko estas unuflanke) kaj kelkaj havas la dika artiko ambaŭflanke kaj vi ĉiam havas aeron sub la ĉarniro. Vi bezonas la unua versio, ĉar ni volas ŝraubi ilin tute plata sub la tabureto sen fleksigi la ĉarniron.
Avizo por monti: Unu persono tenas la ĉarniron kaj la kruron kiel ili devas stari malfalditaj, la dua persono fiksas la ĉarniro provizore per glubendo (eble sen kovri la ŝraŭbtruojn). Por tiu la tereto litas malĝusta kun la kruroj supren. Tiel fiksigita, oni povas ŝraubi la ĉarniroj malrapide kaj ili havas perfektan pozicion poste!
Finfine oni ŝraubas la kruroj al la sidloko, certigante, ke la kruroj estas paralelaj kun la sidloko kiam falditaj.

Finita staranta tabureto por mediti

Finita tabureto por mediti - sidu kaj... - Ooooommmmmm!

Jen mian vojaĝ-meditotabureton! Nun oni povas plibonigi ĝin iomete, ekzemple fiksigi la krurojn kun fiksigita bendo aŭ gumbendo, por ke ili ne klaki. Aŭ kudri taŝon por la tabureto. Ni vidu, kion alian mi povas fari kun la tabureto, sed antaŭ ĉio mi tre kontentas pri la tabureto. Paka grandeco: 400x100x55mm, pezo: 900g.