De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Sekuraj retmesaĝoj

Ĉu vi ŝatas, ke oni povas legi viajn retmesaĝojn? Retmesaĝojn fakte estas nur transmetita kiel simpla teksto (ASCII)! Jes, mi koncedas, ne gravas kun plej multaj retmesaĝoj, sed almenaŭ estus malagrabla kun iuj retmesaĝoj. Kontraŭ tio helpas nur ĉifrado de la retmesaĝoj! Por tio ekzistas nur du konataj metodoj, OpenPGP (ekstera), kiun ankaŭ estas uazata de mi kaj povas uzata senpaga, kaj S/MIME, kiu estas pli disvastigita en kompanioj kaj kutime pagata.

OpenPGP funkcias per algoritmo de publika ŝlosilo. Tio signifas, ke ekzistas du ŝlosiloj:
Mesaĝo, kio estas ĉifrita per la publika ŝlosilo, nur deĉifreblas per la sekreta ŝlosilo kaj inverse! Kaj ĉar oni ne povas komputi la dua ŝlosilo el la unua ŝlosilo sen grandega peno, oni povas doni la publika ŝlosilo sen problemoj al ĉiuj. La sekreta ŝlosilo estas sekretigita (tial la nomo…) kaj restas ĉe la posedanto.

Tial ĝi ankaŭ kutimas, meti vian PGP-ŝlosilon sur iu publika servilo. Se vi volas sendi ĉifritan retmesaĝon al mi, vi nur ricevas mian publikan ŝlosilon kaj sendas la mesaĝon al mi. Ekzemple vi povas elŝuti mian publikan ŝlosilon ĉi tie:

Mia publika-ŝlosilo-fingropremaĵo: 8FDC 9B5B 7757 5D7F 5D4E 8572 2126 9050 C8D6 95D1
Mia ŝlosila identigilo: C8D695D1

Elŝutu publikan ŝlosilon

Kompreneble oni bezonas taŭgan programon por uzi la ŝlosilon. La efektiva ĉefa programo estas Gnu Privacy Guard (GnuPG) (ekstera), kiu faras la efektiva ĉifrado kaj deĉifrado.

Kiel grafika interfaco por prilabori ĉifritajn retpoŝtojn ekzemple estas Thunderbird (ekstera) tre rekomendinda. Ĉi tiu retpoŝtilo ne havas direktan subtenon por OpenPGP, sed ĉi tio povas facile aldoniti per la etendilo Enigmail (ekstera). Sed ekzistas ankaŭ aliaj programoj, precipe ĉe linukso.

Unu el miaj amikoj, Lars Böckers, skribis eseon pri la algoritmo de publika ŝlosilo sur la ekzemplo de la RSA-algoritmo por la lernejo antaŭ kelkaj jaroj. Kiu interesiĝas pri ĉi tio temo, devus certe legi la eseon, estas tre bona! La eseo estas iomete mallongigita, eble pro tio kelkaj referencoj ne plu funkcias.

Elŝutu la eseon (100kb)