De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Life is strange

"Life is strange" estas plurparta aventura ludo, simila al la ludoj de Telltale Games ("The walking dead", "The wolf among us"). Aliaj aventuraj ludoj ofte enhavas malfacilegajn enigmojn, mi memoras tiajn legendajn ludojn kiel "Maniac Mansion". Tiu ĉi aventura ludo estas alie, la rakonto pli gravas ol la malfacilaj enigmoj. Eble ĝi estas bone komparebla kun interaga filmo, en kiu vi influas agojn per simplaj decidoj. Se vi disputas kun iu, vi povas elekti, ĉu vi volas moderigi vin aŭ forigi kolere aŭ eble vangobati la alian personon. Ĉiukaze vi devas vivi kun la konsekvencoj, same kiel en la reala vivo. La sistemo memoras min al la aventura ludlibroj de Steve Jackson kaj Ian Livingston, so oni ankoraŭ konas ilin.


Nu, kio estas tiel speciala pri ĝi "Life is strange"? Estas belega kaj tre kredebla - escepte da la rakonto. La areoj, en kiuj vi ludas, aspektas kiel ili vere povas ekzisti! La enmetitaj filmetoj estas belege montrataj, vi neniam havas la senton, ili estis perforte enmetitaj. Ne ekzistas strangajn komunikajn diferencojn inter la ludo kaj la filmetoj kiel en multaj aliaj ludoj. Krome la ludo enhavas belegan kaj tre bone taŭga sendependa muziko, kiu substrekas la mallaŭta atmosfero de la ludo. Kaj jen la homoj, kiuj aperas en la ludo. Ĉu mi povus prezenti la heroino al vi:


Oh, pardonu, ĉu vi atendas atletan, junan virinon en strikaj, mallongaj vestaĵoj? Tiam mi devas seniluziigi vin, la ĉefa aktorino Max estas tute normala. Kiel la aliaj roluloj. Nu, "normala", kiel konata el la reala vivo. La ago okazas en la virtuala "Blackwell Academy", en kiu Max studas fotado. Kaj tie vi trovas ĉioj homoj, kioj vi konas de via propraj lernejaj tagoj: La atleto, la lerneja virinaĉo kun siaj sekvantuloj, nerdoj, strangaj prizorgantoj, severaj instruistoj, mojosaj roltabululoj, tumultuloj kaj la lernantoj, kiuj devas suferi de ili.


Max mem estas pli la hontema ulo, kiu preferas kaŝi sin malantaŭ sia malnova Polaroid-fotilo. Cetere, krom la normala agado vi povas kolekti fotojn per la fotilo! Maxine havas fotoalbumon en la ludo, en kiu la faritajn fotojn estas kolektitaj. Ŝi ankaŭ havas taglibron, en kiu oni povas legi ĉion, kion ŝi spertis, denove. Kaj la taglibro estas ankaŭ belega, ĝi ne nur estas skribita teksto, ekzistas multe da etaj pentraĵoj ktp., kiel oni imagas la taglibron de arte inklina adoleskanto.


Mi ne volas rekonti tro multe pri la agado, lasu vin surprizi! Kion mi ankaŭ povas malkaŝi, estas, ke la agado estas ekscita kaj havas multajn surprizajn turnojn! Kaj la ludo temas diversajn aferojn, kiuj estas anormala por aventura ludo, ekzemple psikoteroro en la lernejo kaj suicido. Entute ĉi tiu ludo estas emocie tre kortuŝa artverko, kiu estas juvelo inter komputilaj ludoj laŭ sia propra maniero!

Hejmpaĝo: http://www.lifeisstrange.com (ekstera)