ATENTU: Mi estas komencanto de Esperanto kaj mi provas traduki miajn retpaĝojn al Esperanto. En estonteco, mi tradukos pli kaj pli da paĝoj, sed nuntempe la plejparto de mia retejo estas nur en la germanan. Bonvolu skribi al mi erarojn en miaj tradukoj aŭ gramatikajn erarojn!
LVortaro
Ĉi tie esta mia plej nova kreado, la Lazarus-versio de Vortaro. Lazarus estas malfermitkoda klono de Delphi, kiu ne nur funkcias en Vindozo, sed ankaŭ en Linukso kaj Mac OS X. Pro tio LVortaro nun eblas funkcii en multaj operaciumoj. Cetere la origina Vortaro estas programita por Vidozo 95 kaj havas problemojn en aktualaj versioj de Vindozo.
Kiel tute miaj programoj ankaŭ LVortaro estas senpaga programo. La dato de la vortlistoj estas 2020-08-19 por ĉiuj versioj.
Elŝutu LVortaro V1.0 por Vindozo 64 bitoj (2,3 Mb)
Elŝutu LVortaro V1.0 por Linukso 32 bitoj (Gtk2) (2,6 Mb)
Elŝutu LVortaro V1.0 por Linukso 64 bitoj (Gtk2) (2,8 Mb)
Elŝutu LVortaro V1.0 fontkodo (10 Kb)
Vortaro por Vindozo
Kaj ĉi tie la klasikaĵo, mia unua Vortaro, kion mi verkis per Delphi 4 por Vindozo 95. La programo estas iomete pli aĝa, sed ĝi ankoraŭ funkcias bone. Se oni volas, oni povas uzi ĝin per Wine, kvankam mi kompreneble preferus la GTK2-version, ĉar ĝi funkcias origine kaj senpere kun Linukso.
VortaroB - Vortaro por blinduloj
Iun bonan tagon mi ricevis retmesaĝon de blinda esperantisto, kiu ŝategas mian programon,
sed ne povas uzi ĝin bon, ĉar ĝi ne estis farita por blinduloj. Ni verkis kune specialan
version de Vortaro por blinduloj. La grafika interfaco estas optimumigita por parola eligo
kaj brajlilo. Multan dankon kaj koran saluton al Heinz-Peter Engels, kiu klarigis al mi,
kiel blinduloj laboras ĉe la komputilo.
La programo ankaŭ estas kompreneble senpaga kaj elŝutebla ĉi tie. La aktuala versio uzas la
samajn vortlistojn kiel Vortaro. Vi nur devas maldensigi la dosierojn en dosierujo kaj
poste vi povas lanĉi la VortaroB.exe. Mi tre ŝatus se vi povas sendi etan retmesaĝon per
mia retpoŝta formularo, se vi uzas la programon.
Mi estas scivola, kiom da homoj uzas VortaroB kaj ĉu vi ŝatas ĝin. Bonvolu skribi germane,
mi preskaŭ ne parolas esperante.
MusTradukilo - tradukhelpilo por tekstoj
MusTradukilo estas programo, kiu helpas vin legi tutajn esperantajn tekstojn. Vi nur devas kopii la tekston en formularon kaj la programo tradukis alklakitaj vortoj. Speciala afero estas, ke la programo rekonas kaj forigas finaĵojn por trovi la radikan vorton. Nuntempe ekzistas Java-versio por elŝuti kaj interreta versio por la retumilo. Versio por Androido ankoraŭ estas planita. Vi trovas MusTradukilo ĉe http://www.vormbrock.w4f.eu/esperanto (ekstera).
Germana-esperanta vortaroj por PocketBook e-libro-legiloj
Ronny Steiner estas same kiel mi feliĉa posedanto de PocketBook Touch/622 e-libro-legilo. Li okupiĝis multe kun la e-libro-legilo kaj kreis diversajn vortarojn por ĝi, inkluzive unu el miaj vortlistoj. Vi trovas ilin en la germana parto de la MobileRead-forumo (ekstera).
Sponkeranto - Vortaro por (stultaj) poŝtelefonoj
Bone, alia programo, kiu uzas miajn vortlistojn, estas Sponkeranto. Tio estas Java-vortaro por (stultaj) poŝtelefonoj. Vi trovis ĝin ĉe la retejo http://www.sponkosoft.de (ekstera). La projekto ankoraŭ estas nova, bonvolu diri al Marco, ĉu la programo funkcias per via poŝtelefono aŭ kio ne funkcias.
Vortaro-Vortlistoj por Sdict
Peter Matthias konvertis la vortlistojn en la SDict-formaton. Vi trovas SDict kaj la instalinstrukcio por la vortlistoj ĉe http://www.sdict.com (ekstera). SDict estas vortara programo havebla por Vindozo kaj diversaj versioj de Symbian.
Vortaro por la konzolo
Fritz Cremer programis vortaron por la konzolo. Kontraste al mia versio, ĝi ankaŭ montras la malantaŭajn tradukojn, kio multe plibonigas komprenon! Provu ĝin, vi povas elŝuti la fontkodon de la sekva ligilo: