ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Gratenaĵoj
La hejma gratenaĵo de Thommy

- 1kg da terpomoj
- 2 grandaj melongenoj
- 2 malgrandaj kukurbetoj
- 3-5 tomatoj
- 200g da raspita fromaĝo (Edamer)
- 2 ovoj
- 200g da kremo
- pipro
- salo
- muskato
- olivoleo
Tranĉu la terpomojn en diskojn kaj kuiru ilin. Grasigu gratenaĵa formo kun olivoleo kaj metu la terpomojn en ĝin. Tranĉu ankaŭ la melongenojn en proksimume 0,5-1 cm dikajn diskojn. Fritu ilin en la pano kun olivoleo ĝis ili estas iomete bruna. ATENTU: La melongenoj trinkas tre multe da oleo! Poste disdonu la melongenojn sur la terpomojn. Duonigu la kukurbetojn laŭlonge kaj tranĉu ilin en maldikajn tranĉaĵojn. Tiam kuiru ilin mallonge en akvo kaj metu ilin sur la melongenojn. Tranĉu la tomatojn en malgrandajn kubetojn kaj metu ilin sur la kukurbetojn. Miksu la ovojn kun la fromaĝo, la kremo, la pipro, la salo kaj la muskato kaj verŝu la miksaĵo sur la legomojn kaj disdonu ĝin iomete. Baku la gratenaĵo en la forno je 200 gradoj de Celsio ĝis la fromaĝo fandiĝis.
Lorena kiŝo

- 300g da faruno
- 300g da margarino
- 4 kuleretoj da akvo
- 7-8 ovoj
- 400g da cepoj
- 250g da ŝinkokubetoj
- 200ml da acidkremo
- 250g da raspita fromaĝo (Emmentaler)
- 3 kuleroj da ŝenoprazo
- pipro
- salo
- muskato
- oleo
Faru paston el la faruno, la margarino, iomete da salo, la akvo kaj du ovoj. Grasigu
la gratenaĵa formo per oleo kaj metu la paston maldike kaj kun alta rando en la formo.
Kubetigu la cepojn kaj fritu ilin kun la ŝinko en pato. Miksu cepojn, ŝinko kaj la fromaĝo
kaj poste disdoni ilin sur la pasto.
Miksu la aliaj ovoj kun la acidkremo kaj la ŝenoprazo kaj spicu la maso kun pipro, salo
kaj muskato. Verŝu ĝin sur la cepojn kaj la ŝinkon. Baku la kiŝo je 200 gradoj da Celsio
dum 45 minutoj en la forno.
Terpomo-brokolo-gratenaĵo

- oleo
- 750g da terpomoj
- 250-400g da brokolo
- 270ml ladskatolo da tranĉitaj ĉampinjonoj
- 4 ovoj
- 250g da raspita fromaĝo (Emmentaler)
- 200g da Creme fraiche fromaĝo
- iomete da tomata pasto
- pipro
- salo
- iomete da sambal ulek (akra ĉilia saŭco)
- eble panerumaĵo
Grasigu gratinaĵan formon per oleo. Tranĉu la terpomojn en diskojn kaj kuiru ilin, poste metu ilin en la formo. Tranĉu la brokolon en malgrandan pecon, kuiru ĝin kaj metu ĝin sur la terpomoj. Nun metu la ĉampinjonojn en la formon. Miksu la ovojn, la raspitan fromaĝon, la creme fraiche fromaĝon kaj la tomata pasto kaj spicu la maso per pipro, salo kaj sambal ulek. Disdonu la maso sur la gratenaĵon kaj eble metu iomete da panerumaĵo sur ĝin. Varmigu la gratenaĵo en la forno ĝis saŭco kaj la fromaĝo fandiĝas.
Gratenaĵo kun nudelaj kaj hakita viando

- oleo
- 450-500g da nudeloj, eble Tricolore
- 500g da hakita viando
- 425ml ladskatolo da maizo
- 425ml ladskatolo da hakita tomatoj (tomatoj por picoj)
- 500g da raspita fromaĝo (Gouda)
- 200g da acidkremo
- Tandoori Masala
- pipro
- salo
- eble panerumaĵo
Metu la kuirita nudeloj, la maizo, kaj la dispremita hakita viando, kiu estis spicita per Tandoori Masala kaj fritita, en la gratenaĵa formo. Miksu la acidkremon kun la tomatoj kaj triono da fromaĝo, spicu la mason per pipro kaj salo kaj ankaŭ verŝu ĝin en la formon. Kirlu la tutajn ingrediencojn. Metu la ceteran fromaĝon kaj eble iomete da panerumaĵo sur la gratenaĵon. Baku ĝin je 200 gradoj de Celsio ĉirkaŭ dum 40 minutoj en la antaŭhejtita forno.
Tortiljo kun spinaco kaj tomatoj

- 10 ovoj
- 450g da folia spinaco
- 250g rda raspita fromaĝo, ekz. Emmentaler
- 2-3 cepojn
- 250g da etaj tomatoj
- oleo
- pipro
- salo
Tranĉu la cepojn en kubetojn kaj stufu ĝin ĝis diafanaj. Aldonu la degeligitan kaj sekigitan spinacon kaj stufu ĝin kirligante. Miksu la ovojn kun la fromaĝo kaj spicu ilin kun pipro kaj salo. Verŝu la ovojn sur la legomon kaj atendu ĝis ili iomete malmoliĝas. Nun metu la mason en gratenaĵa formo kaj aldonu la duonigitajn tomatojn sur ĝi. Ŝutetu la ceteran fromaĝon sur la trotiljo kaj lasu ĝin malmoliĝi en la forno je ĉirkaŭ 200 gradoj de Celsio.
Ĉampinjona pasteĉo

- 125g da faruno
- 1 paketo da bakpulvoro
- 75g da margarino
- 3 ovoj
- 330g da mezmaljuna (normala) Gouda
- 200g da kuirita ŝinko
- 1 glaso da tranĉitaj ĉampinjonoj
- 200g da kremo
- petroselo
- muskato
- pipro
- salo
Faru paston mane aŭ per maŝino el la faruno, la bakpulvoro kaj unu ovo kaj metu ĝin en bakmuldilon
kaj formu bazon kaj altan randon. Tranĉu la fromaĝon kaj la ŝinko en kubetojn, miksu ilin kun la
ĉampinjonojn kaj disdonu ĉion sur la bazon. Kirlu la ceterajn ovojn kun la kremo kaj spicu ilin
per pipro, salo kaj iomete da muskato. Verŝu la likvon sur la paston. Ŝutetu la petroselu sur la
pasteĉo kaj baku ĝin en la antaŭhejtita forno je 200 gradoj de Celsio dum ĉirkaŭ 45 minutoj.
Kun la pasteĉo bone kongruas malgranda salato, tiam ĝi ankaŭ sufiĉas por 4 homoj.
Terpoma gratenaĵo
Ingrediencoj por 3 personoj:- 600g da senŝeligitaj terpomoj
- 400ml da kremo
- 250g da raspita Gouda
- salo
- pipro
- muskato
- paprikpulvoro
Tranu la terpomoj en ĉirkaŭ 2-3 mm dikajn diskojn kaj kuiri ilin dum kvin minutoj. Kirlu la kremo kun la spicoj. Alterne metu kremon, terpomojn kaj fromaĝon en malgranda formon, komencu kaj finu kun kremo. Ne dronigu la gratenaĵo, se vi dubas, ne verŝu plu da kremo sur la gratenaĵo, alie ĝi fariĝos tro likva. Finkuiru la gratenaĵo en la forno je 180 gradoj de Celsio.