ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Kuirreceptoj
Eĉ mi kiel multjara fraŭlo iam ĉesis manĝi nur frostitajn picojn kaj aliajn pretajn manĝojn
kaj komencis kuiri mem pli bonan manĝon. Surprizante mi kuiris tre bone. Amikino de mi, kun
kiu mi ofte iris al restoracio, nun preferas kiam mi kuiras por ni! :-)
Iam mi komencis ĉagreniĝi min, ĉar mi ne plu sciis, kiel mir kuiris kion. Estis la tempo por
mia propra receptaro! Unue mi verkis la receptojn en Openoffice, sed poste mi pensis, ke estas
bona ideo, publici miajn receptojn interrete sur mia propra retejo.
Nu, jen mi estas kun miaj receptoj. Mi volas verki pli da receptoj dum la venonteco, kiam mi
trovos interesan recepton. Plej multaj de miaj pladoj estas relative simplaj, sed bongustaj.
Vi ne trovas ĉi tie tre kompleksegajn aŭ tre malkutimajn aĵojn! Kvankam... Nu, legu mem! :-)
- Gratenaĵoj
Ĉion, kion oni povas fari en la forno kun multe da fromaĝo sur ĝi... *g* - Bakaĵoj
Kukoj, kuketoj kaj aliaj manĝaĵoj kun multe da faruno kaj sukero - Unupotaj kuiraĵoj
Pli malpli elkoraj, unupotaj kuiraĵoj, kiuj bongustas en malvarmaj tagoj - Nudelmanĝaĵoj
Kuirreceptoj por la plej grava manĝaĵo - Pataj manĝaĵoj
Kion oni ĵetas en la paton kaj povas manĝi sur rizo aŭ nudeloj - Supoj
Por tiuj, kiuj malŝatas la pecojn en la unupota kuiraĵo - Aliaj
Ĉio, kio ne taŭgis por aliaj kategorioj