ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!
Bakaĵoj
Kristnaskokuko kun butero kaj kazeo

- 1kg da faruno
- 2 paketoj da bakpulvoro
- 300g da sukero
- 2 paketoj da vanila sukero
- 10 gutoj da benzaldehido (bakoleo)
- 10 gutoj da citrona bakoleo
- 2 boteletoj da aromaĵo de rumo
- 2 pintoj de tranĉilo da kardamomo
- 2 pintoj de tranĉilo da muskatfloro
- 1 pinĉpreno da salo
- 4 ovoj
- 200-250g da korintaj sekvinberoj
- 500g da sultanaj sekvinberoj
- 250g da muelitaj migdaloj
- 500g da sengrasa kazeo
- 100g kandizita oranĝŝelo
- 100g kandizita citronŝelo
- 300-350g da butero
- 125g da klarigita butero
- Pulvorsukero
La efektiva bakado estas relative facila, la plej grava afero estas organizado! Unue vi kolektas ĈIUJN ingrediencoj por la pasto kaj pesas ilin. Kion vi ne plu bezonas, vi plej bone formetas. Alie vi tre rapide havas tro multajn aĵojn ĉirkaŭ vi kaj ne plu povas labori bone. Tranĉu la buteron kaj la klarigita buteron en malgrandajn pecojn kaj lavu la oranĝŝelon, la citronŝelon, la sultanajn kaj la korintajn sekvinberojn per granda kribrilo kaj sekigu ilin. Vi plej bona preparu la pasto sur pura kuireja tablo aŭ sur baksubaĵo el silikono (funkcias bonege!).
Ŝutu la farunon sur la tablo (aŭ kribru ĝin, tio eble malfirmigas la paston). Faru truon en la
mezo de la faruno kaj alŝutu bakpulvoron, sukeron, vanilan sukeron, oleojn, kardamomon,
muskatfloron, salon kaj la ovojn.
Nun estas la tempo por lavi la manojn kaj venigi helpanton, kiu alŝutas la ingrediencojn.
Ne provu fari la paston sole, tio funkcias tre malbone! Post kiam vi knedis la ovojn, plej
bona alŝutas iom da butero kaj poste depende de la konsistenco prenu buteron, kazeon,
migdalojn aŭ la lavitajn fruktojn. Vi bezonaz kelkajn minutojn ĝis vi havas veran paston.
Kiam vi povas nomiĝi la "aĵon" pasto, dividu ĝin, prefere per pesilo. La du malpli grandaj
pastoj nun estas kneditaj denove. Se la pasto algluiĝus tro al viaj manoj, helpas, ke vi
"lavas" la manojn per faruno.
Formu la pastojn sur bakpleto (kun bakpapero) en po unu kristnaskokuko. Lasu multe da spaco
inter la du kukojn, ĉar ili grandiĝas! Antaŭhejtu la fornon je 150-180 gradoj de Celsio kaj
baku la kukojn unu horon en la mezo de la forno. Se vi uzas cirkulantan aeron en via forno,
150 gradoj de Celsio vere sufiĉas, sed vi ankaŭ devus uzi malgrandan temperaturon ĉe supra
kaj malsupra varmego. Vi bezonas iomete pli da tempo por baki, sed vi verŝajne ne bruligas
la kukojn.
Post kiam la kukoj pretas, prenu ilin el la forno kaj fandu iom da butero. Disdonu la
fandiĝintan buteron sur la kukojn kaj poste disdonu la pulvorsukeron per kribrileto kaj
kulereto sur la kukojn. La kristnaskokuko estas preta! Ĝi gustas plej bone kiam oni ŝmiras
bonan buteron sur ĝi.
Kuko de Philadelphia

- 48 kuleraj biskvitoj
- 125g da butero
- 200g da kremfromaĝo (Philadelphia aŭ alia)
- 250g da sengrasa kazeo
- 200g da sukero
- 1 paketo da vanila sukero
- 2 citronoj aŭ la responda kvanto da citrona suko
- 1 paketo da pulvoro por malstabila pudingo kun citrona aromo
- 200ml da kremo
Unue pli grava afero: Vi devas prepari la kukon unu tago antaŭ vi volas manĝi ĝin! Panerigu la kuleraj biskvitoj per pastorulo. Oni plej bone faras tion metante malgrandajn partojn en unu plasta, frostiga saketo. Formetu tri kvarona taso de la panerigo kaj miksu unu kvaronon kun la butero kaj knedu ĝin ĝis vi havas gluecan mason. Kovru la kukmuldilo interne per aluminia folio kaj metu la mason en la kukmuldilo. Nun formu la kuka bazo el la maso.
Miksu la kremfromaĝon kun la kazeo, la sukero, la vanila sukero kaj la suko de la citronoj. Kirlu la pudingan pulvoron en tason da varma akvo kaj lasu ĝin iomete malvarmiĝi. Kirlu la kremo ĝis ĝi estas firma kaj garde miksu ĝin kun la preskaŭ malvarma pudingo kaj la kremfromaĝa maso. Metu la tutan mason sur la kuka bazo. Malvarmigu la kukon almenaŭ duona tago en la friduju. Antaŭ manĝi la kukon disdonu la panerigojn el la taso sur la kuko,
Poma kuko kun tutaj fruktoj

- 250g da faruno
- 250g da sukero
- 150g da margarino
- 1 ovo
- 1 paketo da bakpulvoro
- 10-11 mezgrandaj pomoj
- 600ml da kremo
- 150ml da lakto
- 1 paketo da vanila sukero
- 1/2 paketo da vanila pudingo
Knedu la faruno, duono da sukero (125g), margarino, la ovo kaj la bakpulvoro ĝis vi havas
paston. Metu la paston en la kukmuldilon kaj formi kukan bazon kaj randon. La pasto
devas kovri la tutan rando de la kukmuldilo!
Senŝeligu la pomojn kaj forigu la kernujon kaj metu ilin sur la kukan bazon.
Kuiru pudingon el la ceteraj ingrediencoj kaj verŝu la varman pudingon sur la pomojn.
Baku la kukon je 175 gradoj de Celsio dum 75 minutoj. Antaŭ vi manĝas la kukon, lasu stari ĝin unu tago.
Kuko kun likvoro el ovoj kaj pecetoj da ĉokolado
Ingrediencoj por 2,5-litra formujo por Gugelhupf:- 250g da butero
- 250g da sukero
- 1 paketo da vanila sukero
- iomete da salo
- 4 ovoj
- 250g da faruno
- 1 paketo da bakpulvoro
- 150ml da likvoro el ovoj (ekzemple de Aldi)
- 200g da raspita malhela ĉokolado
Miksu la buteron, sukeron, vanilan sukeron kaj la salo per miksilo ĝis vi havas kreman
mason. Aldonu la ovojn kaj miksu ilin sub la mason. Iom post iom aldonu la faruno, la
bakpulvoro kaj la likvoro kaj denove miksu ilin per miksilo sub la mason. Laste disdoni
la ĉokoladon per miksilo aŭ per kulero en la pasto.
Bone grasigu la formilon per margarino kaj kovru la margarino per faruno. Metu la paston
en la formujon kaj la formujon en la antaŭhejtitan (175 gradoj de Celsio aŭ 150 gradoj
por konvekcia forno) fornon. Baku la kukon dum 55-60 minutoj. Poste prenu la kukon el la
forno kaj lasu ĝin malvarmiĝi dum 30 minutoj. Poste vi povas forigi la kukon el la formujo,
se tio ne funkcias bone, atente malfiksigu ĝin per tranĉilo ĉe la rando.
Kuketoj kun ĉokoladaj lentoj
Ingrediencoj por ĉirkau 20 kuketoj:- 250g da butero
- 130g da blanka sukero
- 100g da bruna sukero
- duona kulereto da salo
- 2-3 ovoj (depende de grandeco)
- 1 paketo da vanila sukero
- 280g da faruno
- 1 paketo da bakpulvoro
- 250g paketo da ĉokoladaj lentoj (M&M aŭ Smarties)
- eventuale iomete da lakto aŭ kremo
Bone miksu la buteron kun la blanka kaj la bruna sukero kaj la salo per miksilo aŭ
knedu ilin. Poste aldonu la ovojn kaj la vanila sukeron kaj denove miksu ilin bone.
Nun miksu la paston kun la faruno kaj la bakpulvoro. Laste aldonu la ĉokolada lentoj
kaj disdonu ilin en la pasto per miksilo. La pasto nun estas tre malmola, preskaŭ ne
mikebla, tio estas en ordo! Se ĝi vere estas TRO malmola, garda aldonu iometa da
lakto aŭ kremo por plimoligi la paston.
Antaŭhejtu la fornon je 160-180 gradoj de Celsio kaj metu ĉirkaŭ 6-8 kuketoj sur la
bakplato. Por tio prenu tre plenan kuleron da pasto, faru globo kaj nur iomote
platigu ĝin. Atentu, ne prenu tro multe da pasto, la kuketoj ankoraŭ multe disdonas
en la forno!
Post ĉirkau 8 minutoj la kuketoj brunigas ĉe la randoj. Kiam la kuketoj nur estas
hela en la mezo oni povas forigi ilin el la forno. Gardi forigi la kuketoj per pana
turnilo el la bakplato kaj metu ĝin sur breton por malvarmigi.
ATENTU: La kuketoj estas ekstreme mola,kvazaŭ ili ankoraŭ ne estus bakitaj, do ili
facile rompiĝas! Sed dum la malvarmiĝo ili ankaŭ malmoliĝi kaj poste espereble havas
bonan konsistencon.
Pomkuko kun cinama glazuro

Pasto:
- 400g da faruno
- 6 kuleroj da sukero
- 1 kulereto da cinamo
- 200g da butero
- 4 ovoflavaĵoj
- 200g da kremo
- 1.2kg da maldolĉaj pomoj (ekzemple Boskop)
- Suko el unu citrono
- 150g da bruna sukero
- 150g da sekvinberoj
- 1 kulereto da cinamo
- iomete da muskato
- 150g da pulvorsukero
- 3 kuleroj da suko de citrono
- 1/2 kulereto da cinamo
Miksu la faruno, la sukero kaj la cinamo en bovlo. Poste aldonu la buteron en
malgrandaj pecoj kaj knedu ĉiojn ĝis vi havas paston. Tio funkcias plej bone per la
fingroj, ĉar vi tiel povas dispremi la buteron tre bone. Kirlu la ovoflavaĵojn kaj la
kremon kaj aldonu tiun likvaĵon al la bovlo kun la pasto. Knedu la tutan aferon ĝis vi
havas glatan paston kaj metu ĝin en la fridujon por malvarmiĝi. Se la maso estus tro
seka, vi povus aldoni iomete da lakto.
Senŝeligu la pomojn, senkernigu ilin kaj tranĉu ilin en kubetoj. Kuiru la unuan duonon
da pomoj kun la aliaj ingrediencoj ĝis vi havas kompoton kaj poste aldonu la duan duonon
da pomoj. Lasu la pommason malvarmiĝi.
Kovru grandan risortformon per la pasto kiel eble plej maldika kaj enverŝu la pommason.
Se vi ankoraŭ havus paston, vi povus formigi strion kaj fine meti ilin sur la kukon.
Tio ne sukcesis en mia unua provo, mia kukbazo estis tro dika. Eble mi sukcesos la sekvan
fojon. Baku la kukon dum 45-50 minutoj je 180 gradoj de Celsio (en konvekcia forno).
Kiam la kuko estas pli malpli malvarmiĝinta, miksu la ingrediencojn de la glazuro kaj
disdonu la glazuron per peniko sur la kukon.
Pano kun semoj

- 250g da miksitaj (fajnaj & firmaj) avenflokoj
- 100g da dispecetigitaj linsemoj
- 50g da sezamo
- 50g da sunflorsemoj
- 20g ĉiasemoj
- 20g muelitaj psilioŝeloj
- 1 kulereto da salo
- 600ml da akvo
Metu la ingrediencojn (sen la akvon) en pladon kaj miksu ilin. Aldonu la akvon, kirlimovu kaj atendu 5 minutojn ĝis la pasto estas ŝvelita. Knedu la paston denove kaj formigu la panon sur la bakpleto. Glatigu la surfacon de la pano kaj baku ĝin dum 80-90 minutoj je 190°C en neprevarmigita forno.
Anizkeksoj

- 250g da sukero
- 7-8g da muelita anizo
- 3 grandaj ovoj (ĉirkaŭ 150g)
- 280g da kribrita faruno
Batu la sukeron, la anizon kaj la ovojn per elektra kirlilo dum 15 minutoj ĝis vi havas ŝaŭma substancon. Poste kirlu la farunon singarda sub la ŝaŭmo. Kreu la kukojn (3-4 cm) uzante ŝprucsaketon sur bakpleto kun bakpapero Restigu kukojn unu duonan tagon en malvarmeta ĉambro (grava!) kaj poste baku ilin je 180°C en pravarmigita ĉirkaŭaera forno dum 10 minutoj.
Kuko de karotoj

- 250g da sukero
- 4 ovoj
- 1 kulereto da cinamo
- 250ml da neŭtrala oleo (ekz. oleo de sunfloroj)
- 200g da muelitaj migdaloj
- 400g da raspitaj karotoj
- 250g da faruno
- 1 paketo da bakpulvoro
- 300g da kremfromaĝo
- 1 paketo da vanila sukero
- 2 kuleroj da citronsuko (ĉirkaŭ)
- 100g da pulvorsukero
- eble 12 dekoraciaj karotoj de sukero aŭ de marcipano
Miksu la sukeron kun la ovoj, la cinamo kaj la oleo per miksilo. Poste
aldonu la migdalojn kaj la karotojn kaj turnomovu. Miksu la farunon kaj
la bakpulvoron en bovlo kaj garde turnomovu la miksaĵo sub la maso per
kulero. Ne uzu miksilon! Metu bakpaperon en la kukmuldilo kaj verŝu la
mason tien. Baku la kukon je 165°C en ĉirkaŭaera forno dum 50 minutoj.
Lasu la kukon malvarmiĝi kaj aromiĝi dum unu nokto.
Kirlu la kremfromaĝon, la vanilan sukeron kaj la citronsukon. Alŝuto
iom kaj iom la pulvorsukeron. Ŝmiri la mason sur la kuko kaj dekoraciu
ĝin per la dekoraciaj karotoj.
Pro la kremfromaĝo oni devas depoti la kukon en la fridujo, sed ĝi
ĝustas pli bone kiam ĝi havas ĉambra temperaturo!